Bystrický kastelo

 

Kastelo iĝis signo de la urbo, sed dank' al malsufiĉeco da mono ĝi ruiniĝis. Oni povas piediri al kastelo per flava turisma marko ekde la preĝejo en Považské Podhradie. Panoramo, kiun vi ekhavos post la supreniro, estas vere inda.

Histório de la kastelo

La kastelo estigxis versxajne en dua duono de 13a jarcento. Dum longa tempo estis posedo de regxoj. Gxin posedis Ondrej III. el dinastio de Arpádovci, Karol I., Róbert el Anjou, Ľudovít I., Žigmunt Luxemburský kaj fine regxo Matej Korvín, kiu donacis gxin en jaro 1458 al nobela familio de Podmanickí. Cxi tiuj kaj bonfamigis la kastelon kaj malbonfamigis. Post brulego en jaro 1543 ili renovigis la kastelon, pli bone fortikigis kaj finkonstruis gxin. Lastaj de familio Pomanickí estis fratoj Ján kaj Rafael - famaj rabaj kavaliroj.

Post la morto de ili, akiris la kastelon regxo Ferdinand I., kiu donacis gxin al la nobelo Gašpar Séredy. Lastaj posedantoj estis la familio de Balassovci, kiuj post dua brulego de la kastelo en jaro 1630, konstruis sub la kastelo novan renesancan kastelon, pro tio perdis sur roko situita, malfacile atingebla kastelo sian gravecon. Fine de la XVII-a jarcento igxis kastelo rifuugxejon por anoj de la ribelado de Tökoly. Post gxia konkerigxo estis per milito damagxita kastelo laux la ordono de la regxo Leopold I. en jaro 1698 ruinigita. Pri ruinoj perdis posedantoj intereson kaj en jaroj 1750-1775 konstruis en Považské Podhradie rokoka kastelo.