Kastelo
en Orlové
|
En
jaro 1612 laŭ la ordono de filo de Andrej Balaška, Žigmund, estis
en vilaĝo Orlové sur teraso malantaŭ la rivero Váh konstruita renesanca
kastelo. Ĝi forbrulis en jaro 1616. En 1733 estis rekonstruita en
barokan stilon kaj pligrandigita. Arkada korto estis kompletigita
kun fontano kun barokaj fragmentoj. La kastelon povas publiko viziti
ekde la jaro 1984, ene situis muzeo kaj ĉirkaŭe en ampleksa parko
troviĝis siatempe ankaŭ zoo. Rilate al tio, ke la kastelo estas
jam en privataj manoj estas ankaŭ la eniro nur parte ebla. La kartografia
muzeo nun troviĝas en renovigita kastelo en Jasenica.
|
|